Saturday, July 28, 2007

Muglo, leĝera vorto por indiki...

Nune mi estas leganta 'Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto'-n kaj enkapiĝis al mi ideo pri amuze indiki ne-esperantiston. kelkaj uzas la vorton 'gojo', kiu signifas tradicie nejudo, sed tiu vorto estas peze ŝarĝata.

Muglo estas angladevena kalkeo de muggle, kiu la Oksforda vortaro klarigas kiel indikante "an unimaginative or boring person" (malimagiva aŭ enua homo). Mi supozas, ke ĝi jam uzata en la neoficiala enesperanta traduko de la unua Hari-Potera libro.

Laŭ mi tiu neologismo povas klare kaj amuze indiki homon kiu (ankoraŭ) ne apartenas al la esperanta rondo, analogie al la distingo magiula/nemagiula mondo en Hari Poter. Analoge al la romano, esperantistoj vivas flanke al flank' de mugloj ofte sen percepto de ili kiel esperantistoj...

Krome la emfazo estas en la rego de la lingvo kiel praktika, konkreta kono, kiel magio en la mondo de Rowling, kaj esperanto estas iuspeca de magia lingvo, ĉu ne?

No comments:

Post a Comment