Wednesday, March 12, 2008

Koreaj studentoj skajpas esperante por lerni

332 koreaj studentoj komencis lerni Esperanton en la unua semestro de
la lernojaro 2008. En la tri universitatoj, Korea fremdlingva universitato (en la urboj Seulo kaj Yongin), Universitato Dankook (en la urboj Seulo kaj Chonan) kaj Universitato Wonkwang (en la urbo Iksan). Esperanto estas instruata oficiale kiel unu el la klerigaj lerno-objektoj.

Post unu semestra lernado (2008.3.1 - 2008.6.15) ili ricevas du notojn.
Al finlernantoj, Korea Esperanto-Asocio donas cxarman atestilon,kiu
estas alloga por kursanoj.

Dum la leciono, la studentoj provas paroli en Esperanto per Skajpo. Kiu volontulas skajpi kun ili bonvolu kontakti la kurso-gvidanton LEE Jung-kee, skajpnome "leejungkee".

No comments:

Post a Comment