La Universitato de Amsterdamo estos baldaŭ (17-18 julio 2008) kunvenejo de kvardeko da reprezentantoj de universitatoj kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj, inklude mi.
Labora konferenco kunvokita de CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, donos al la grupo okazon komune pridiskuti siajn studprogramojn, la kondiĉojn sub kiuj ili laboras en siaj diversaj institucioj, kaj plifortigon de kunlaboro – inkluzive bibliotekajn interŝanĝojn kaj interŝanĝojn de personaro.
La konferenco okazos laŭ invito de la lektorato pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Amsterdama Universitato, kun aktiva subteno de la Fako pri Lingvistiko. La ĉefa motoro surloke estas d-ro Wim Jansen, kiu gvidas la lektoraton. D-ro Jansen gvidos konferencan laborgrupon pri studprogramoj, d-rino Sabine Fiedler gvidos laborgrupon pri administracio de programoj, kaj d-ro Ulrich Lins gvidos laborgrupon pri interŝanĝoj.
“Nuntempe la programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko en diversaj landoj de la mondo laboras esence en izoleco,” diris Humphrey Tonkin, direktoro de CED kaj unu el la organizantoj de la konferenco; “Nia celo estas pliintensigi la konversacion inter la diversaj programoj por plifortigi iliajn poziciojn kaj doni reciprokan helpon.”
Programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko estas ofte starigitaj de unuopaj aktivuloj en difinitaj universitatoj kaj mankas al ili kontinueco. Sekve, plekti ilin en la strukturojn de la koncernaj universitatoj estas tre grave. Ankaŭ iliaj iniciatintoj ofte ne scias kiel kaj per kiuj studmaterialoj oni instruas en aliaj universitatoj. CED esperas starigi komunikan reton inter la programoj.
La konferencon finance subvencias ESF (Esperantic Studies Foundation), nordamerika fondaĵo, kiu subtenas esplorojn pri interlingvistiko kaj internaciaj lingvaj problemoj. Oni kolektas materialon ĉe retpaĝaro de la konferenco, tiel ke eĉ tiuj, kiuj ne povos ĉeesti, povos disponigi detalojn pri studmaterialoj, referaĵojn, raportojn ktp. al la konferencanoj. Kontribuantoj de utiligebla materialo ankaŭ havos aliron al la nove starigita retpaĝaro.
No comments:
Post a Comment