Sed de kie komenci? Unue, mi konsilas utiligi la vikipedigiitan bazan legoliston de William Auld. La nura limo de tiu listo estas ĝisdatigo: 1997. Miaopinie la plej kompleta verko kiu prezentas la esperantan literaturon estas la ne-tiel-konciza enciklopedio de esperanta literaturo (728 paĝojn), aŭtoro Geoffrey Sutton. Tiu impona verko estis verkita en la angla, do vi devas kapabli almenaŭ legi tiun ĉi lingvon. Mi vidas iel ironion en ĉi tiu fakto, ĉar ŝajnas, ke ni esperantistoj ne plu estas "la popolo de (niaj) libroj", se la publiko interesita al nia literaturo pli vastas en la anglalingva angulo de la mondo ol en la esperanta...
No comments:
Post a Comment