Sunday, June 29, 2008

Mia retpoŝtopolitiko

Karaj kontaktoj, mi vidis belegan prelegon fare de Luis Suarez ĉe Forum Internazionale Enterprise 2.0 okazinta en Varezo ĉi-semajne. Kaj mi prenis decidon, danke al tio: neniam plu mi perdos mian tempon kaŭze de retpoŝto. Morgaŭ komenciĝos ESSAP kaj probable la semajno longos por mi, kaj tuj poste mia tempo estos dediĉiita al la verkado de mia doktora disertaĵo. Do, ĝis la fino de Oktobro mi adoptos retpoŝtopolitikon tre striktan, kiun mi priskribas ĉi tie: la ligo ĉiamas en mia retpoŝto-subskribo.

Unue, mi lasis ĉiun diskutliston, almenaŭ en mia menso. Kaj do? Simple: mi ne legas plu tiujn mesaĝojn. Se ekestos projekto por mi, kial ne uzi vikion, kiu multe pli efikas ol listo? Malfermu senpage unu en PBWiki, la sekureco estas tre bone zorgita.

Por renkontiĝoj, bnvolu sendi al mi invitilon en Gugla Kalendaro. Mi kontrolas almenaŭ po unu tago - mia moleskino utilas por noti surpapere, sed ĝ estas nur sekurkopio.

Se vi volas sendi dokumenton kiun mi devas ŝanĝi, ne sendu algue al retmesaĝo. Denove, uzu vikion aŭ invitu min al Gugla Dokumento, se ni devas verki prezentadon kune (mi ĵus finfaris pro la somera lernejo kaj funkciis perfekte). Algluaĵoj estas tute ne efikaj por kunverkado.

Mi uzas nur unu blogon, ĉi-tiun. Neniam mi volas zorgi por multaj blogoj, maksimume mi sendos la ligon al ĉi tiu.

Se vi volas diskonigi spertadon, konsideru la eblon verki blog-mesaĝon kaj sendu al mi la url-on per tujmesaĝilo, aŭ, se ĝi rilatas al unuela mia blogaĵo, verku la url-on en komento. Vi trovos min facile per Skajpo. Mi posedas skajpa poŝtelefono, tiel ke ne bezonatas sidiĝi fronte al komputilo. Tiel vi povos scii se mi volas esti interrompita aŭ ne. Fojfoje vi trovos mi en Gugla Babilejo, sed ĉiam malpli ofte. Ĉiuokaze, vi diros al mi kie mi troviĝas, pli ol kion mi nun faras.

Kiam mi estas eksterrete, kontaktu min pro profesiaj kialoj en LinkedIn (plejofte) aŭ Naymz (estas alia mia nomo, sed uzu ĉi-tiun, la alian mi ne sukcesis forigi! !). Por personaj aferoj, mesaĝu al mi en Ipernity (estas multaj esperantistoj ene) aŭ en Facebook, pli rare en Hi5.

Finfine, konate ke mi ŝatas librojn, konigu vian libran spertaron aŭ sugestaron per aNobii, la nura socia reto kiun mi partoprenas. Mi ne partoprenas al aliaj, komprenu min. La miaj estas multaj uzataj kaj facilaj, kaj eĉ tradukitaj en viaj favorataj lingvoj, plimapli. Kial ne registri?

Tiu retpoŝtopolitiko daŭrigos ĝis Oktobro 2008, kiam espereble mi finos la verkadon de mia doktora disertaĵo. Kaj poste? Vi legos ĉi tie!

No comments:

Post a Comment