Blogger > Wordpress

Annuncio spostamento blog


Ho deciso di muovere la mia pagina web accademica e il mio blog in un posto unico, e ho scelto di fare un blog e il sito con l'hosting gratuito su wordpress. Per favore, aggiornate i vostri feed reader al seguente indirizzo:

feed://feeds.feedburner.com/FedericoGobboBlogo

Se mai cambierò di nuovo, aggiornerò il feed, così voi non vi accorgerete di nulla. Analogamente, mi sono deciso a comprare un dominio che rimarrà anch'esso permanente:

http://federicogobbo.name

Tutto ciò che ho pubblicato sul blog di Blogspot rimarrà intatto perché già riferito nel web, perciò non ha senso toglierlo. Per non perdermi di vista, potete farvi vedere in qualche social network. Quelle a cui partecipo sono tutte listate a questo indirizzo.

Blog Change News


I moved my academic web page and my blog in one place, and they are both hosted (i.e., web page and blog) with the free hosting by wordpress. Please, update your feed readers with the following:

feed://feeds.feedburner.com/FedericoGobboBlogo

If I would ever change again, I will update the feed, so you won't notice. Analogously, I finally decided to buy a domain for me. This will act as a permanent url:

http://federicogobbo.name

Every post I published in the Blogspot blog will remain here as it is already spidered by the web. If you want to be in touch with me, consider to knock me via some social network. Mine are listed here.

Ŝanĝo de blogmotoro


Mi portis mian universitatanan tekstejon kaj mian blogon al ununura ejo, ambaŭ gastigitaj de Vordpreso. Bonvolu aktualigi vian rettralegilon al la sekva treleg-adreso:

feed://feeds.feedburner.com/FedericoGobboBlogo

Se mi volus ŝanĝi denove ejon, mi aktualigos la traleg-adreson, tiel ke, vi eĉ ne notos la ŝanĝon. Simile, mi finfine min decidis aĉeti porĉiaman ttt-adreson por mi:

http://federicogobbo.name

Ĉiu blogaĵo kion mi eldonis per Blogspoto restos tie ĉar jam araneigita ttt-e. Se vi volas resti en kontakto kun mi, frapu al iu socia reto kiun mi partoprenas. La kompletan liston vi trovas tie ĉ.




Wednesday, March 07, 2007

Linuksa artikolo reeldonita, kun interesa rimarko


Finfine unuela mia artikolo, titole Linukso kiel malterorisma vojo al informadiko publikigita en La Gazeto 112 reeldoniĝis perrete. Artur Trzewik, la aŭtoro de Esperantilo, donis kelkajn rimarkojn:
Kun granda plezuro mi legis vian artikolon... Kvankam mi mem okupas delonge pri libera programado kaj ĝia historio, mi povus ekscii ion novan. Mi ankaŭ sentas, ke Esperanto kaj libera programado havas multajn ligojn.
Tiu artikolo povas doni al averaĝa uzanto iun profundan konon pri ideo de programado kaj ĝia graveco. Bedaŭrinde mi ofte spertas, ke por multaj uzantoj "senkosta" egalas "libera", kaj nur kelkaj komprenas la socian signifon de libera programado.

Mi skribis en tiu artikolo:
La vera baro al vastigado de la uzado de linukso fakte estis la neekzisto de seriozaj oficaj prilaboriloj similaj al Microsoft Office. Sed tio ŝanĝiĝis dank' al la alternativo desegnita per la kodolingvo Javao, fare, en Sun Microsystem, de Bill JOY, la fondinto de la unua BSD-unikso: la ofica prilaborilo Open-Office.

Artur rimarkis la sekvan:
Se mi bone komprenis tiun teksto, vi volis diri, ke OpenOffice estas programita per Javo. Tio ne estas vera. OpenOffice estas programita en C++ kaj havas
tre longan historion, kiu komencis en malgranda germana firmao Star Division.
La programo ĝis nun rulas sen javo, kaj necesas ĝin nur por kelkajn funkciojn (ekzemple filtroj). Mi pensas, ke tiu malgranda dependeco al javo estas la strategia ago de Sun, kiu volas altrudi javon al ĝiuj. Mi mem pri javo ne havas tre bonan opinion same kiel pri SUN.
(Mi pli-malpli samopinias kun Paul Graham).

Interese, ĉu ne?

No comments: