
Hieraŭ mi renkontis persone unuafoje mia perreta amiko Krize
en Kalamazoo, Mi&265;igano. Krize mondfamas -- almenaŭ esperantronde -- por sia belega podkasto Ĉi Tie Nun. En la supra foto li estas brakumanta Karlotan. Feliĉe li invitis Ĝan (foto sube kun Krize), nomo tiel oficiale leterumita en Usono laŭ lia volo (!), kun kiu ni kune pasigis belegan amikeman vesperon, kune kun la familio de Krize.

Korajn dankojn al miaj usonaj amikoj kiuj donis al mi belan impreson de ilia lando, dum mia unua vizito. Fakte mi spertis impreson de familiareco en Usono tre malsama ol kio okazas al mi vojaĝe en EU: miakontinente, mi ĉiam trovas ion similan al mia lando Italio, kiu fartigas min hejme; usone, la familiareco venas el la multegaj televidaj kaj kinaj filmoj kiujn mi vidis dum mia junaĝo... Vere nova sensacio!
No comments:
Post a Comment