Blogger > Wordpress

Annuncio spostamento blog


Ho deciso di muovere la mia pagina web accademica e il mio blog in un posto unico, e ho scelto di fare un blog e il sito con l'hosting gratuito su wordpress. Per favore, aggiornate i vostri feed reader al seguente indirizzo:

feed://feeds.feedburner.com/FedericoGobboBlogo

Se mai cambierò di nuovo, aggiornerò il feed, così voi non vi accorgerete di nulla. Analogamente, mi sono deciso a comprare un dominio che rimarrà anch'esso permanente:

http://federicogobbo.name

Tutto ciò che ho pubblicato sul blog di Blogspot rimarrà intatto perché già riferito nel web, perciò non ha senso toglierlo. Per non perdermi di vista, potete farvi vedere in qualche social network. Quelle a cui partecipo sono tutte listate a questo indirizzo.

Blog Change News


I moved my academic web page and my blog in one place, and they are both hosted (i.e., web page and blog) with the free hosting by wordpress. Please, update your feed readers with the following:

feed://feeds.feedburner.com/FedericoGobboBlogo

If I would ever change again, I will update the feed, so you won't notice. Analogously, I finally decided to buy a domain for me. This will act as a permanent url:

http://federicogobbo.name

Every post I published in the Blogspot blog will remain here as it is already spidered by the web. If you want to be in touch with me, consider to knock me via some social network. Mine are listed here.

Ŝanĝo de blogmotoro


Mi portis mian universitatanan tekstejon kaj mian blogon al ununura ejo, ambaŭ gastigitaj de Vordpreso. Bonvolu aktualigi vian rettralegilon al la sekva treleg-adreso:

feed://feeds.feedburner.com/FedericoGobboBlogo

Se mi volus ŝanĝi denove ejon, mi aktualigos la traleg-adreson, tiel ke, vi eĉ ne notos la ŝanĝon. Simile, mi finfine min decidis aĉeti porĉiaman ttt-adreson por mi:

http://federicogobbo.name

Ĉiu blogaĵo kion mi eldonis per Blogspoto restos tie ĉar jam araneigita ttt-e. Se vi volas resti en kontakto kun mi, frapu al iu socia reto kiun mi partoprenas. La kompletan liston vi trovas tie ĉ.




Wednesday, February 07, 2007

Skolta esperantista lertosigno, mia enkonduko


Laŭ invito de mia amiko Michele, lastasabate mi trajnis al Oleggio por enkonduki esperanton al la skolta grupo Oleggio 2, kies ĉefo estas li. Estis surpize varma postatagmezo, kaj post la alveno de la geskoltoj Michele prezentis la aferon. Ni sidis sur ŝtonaj seĝegoj herbeje.
- Hodiaŭ ni faros ion kiun ni neniam antaŭe faris.
Paŭzo.
- Federico venis pasi sabaton kun ni ĉar li enkondukos al ni specialan lertosignon, pri kiu neniu skolta grupo de vi konata spertas.
La homoj silentis. Poste Laura divenis.
- Esperanto!
- Jes! Kaj nun al li la vorto.
Mi iel embarasis. Kion diri unue pri esperanto, pri kiu mi delonge okupas, sed neniam je ilia aĝo (ili adoleskas, kelkaj eĉ infanas) nek skolte?
- Jes! Esperanto. Temas pri lingvo. Lingvo inventita por rapide kaj flue komuniki inter homoj kies lingvoj diversas, alivorte kiuj ne havas la saman gepatran. Male al aliaj lingvaj situacioj, neniu havas avantaĝon, ĉar esperanto apartenas al ĉiuj sen esti posedaĵo de iu homa grupo. Kiam vi parolas itale kun fremdulo, ekzemple afrikano, vi avantaĝas. Kiam vi parolas kun anglo au franco, vi malavantaĝas, ĉar en ambau kazoj kelkaj parolas ilian gepatran kaj la aliaj balbutas fremdan lingvon. Eĉ studinte frue en lernejo la situacio ne egalas, ĉar ekzemple la tuta socio de anglo parolas angle, kaj nia itale. Tiuokaze iu staras pli alte ol la alia. Parolante la esperantan, ĉiu piedas unu paŝon malantaŭen por egali. Por vin demontri la tuton, mi kaj Michele pretigis kelkajn ludojn. Ene.
La aŭdantaro vigle atentis. Michele ekparolis.
- Tre bone. Do, ĉiuj enen!
Antaŭe mi kaj Michele pretigis la materialon: belan farbskatolon plena da koloriloj, grandajn robustajn paperojn afiŝeblaj, kaj po unu ekzempleron de "Verda renkontiĝo en Laplanda arbaro", bonverkita novelo pri esplorado (ili ja skoltas!) el la libro Kie boacoj vagadas.
- Ĉi tiu estas libro kiun mi legis unue en la esperanta, kelkajn jarojn antaŭe. Mi fotokopiis rakonton kiun miasupoze povas interesi vin.
Sekvis babilado pri Laplando, Finnlando kaj Sankta Nikolao kaj la koloro de lia vesto -- lia robo ruĝiĝis pro Kokakolao, antaŭe ĝi bluis. La geknaboj rigardis strange la surpaperajn vortojn, kaj malesperaj mienoj videblis. Mi trankvilis.
- Antaŭ legi kune la novelon, mi donas al vi kelkajn bazajn informojn pri Esperanto. Kion signifas la vorto? Kiu inventis? Kial?

Resume, mi prezentis bazajn informojn kaj bazajn datojn, ekz. 1859 (Zamenhofa naskiĝo), 1878 (Lingwe Universala), 1887 (Unua libro), 1905 (unua UK). Mi rakontis felietone la fuĝon el Moskvo kaj la brulado de la kajeroj (sen kulpigi la patron, tamen!). Ili ekinteresiĝis, kaj montris tietempajn zamenhofajn fotojn -- ne nur la ĉiamcitita oficiala bildo de li en 1905. Krome mi montris la dulingvan it-eo poŝvortaron (ne tro dika, ĝi sufiĉas, eĉ abundas por komenci) kaj kelkajn poŝtmarkitajn leterujojn de Francio kaj Japanio.

- Nun demando por vi. Kiujn vortojn vi rekonas de la unua paragrafo?
- Neniun.
- Ĉu vere? Divenu. Kion signifas "aŭtuno", ekzemple?
Tio vere facilas por italoj, ĉar ^gi estas "autunno". Kaj simile ili kune trafis plimalpli dek vortojn.
- Nu, la ideo estas ke ĉiu europano povas rekoni kiel malfremdaj kelkajn vortojn, kaj lernas la aliajn. Ĉiu unu paŝo antauen, kiel dirite. Kaj nun, ni legas.
Komenciĝis mia laŭtlegado fraz' al fraze, kun traduko. Mi tuj klarigis la funkciojn de finaĵojn -o, -a, kaj -j. Sekvis ludo por la bazaj trasformoj: de nomo al adjektivo, kaj reverse, por sperti kiel la itala (au ĉiu alia lingvo) plikomplikas kompare kun esperanto ĉiurilate. Ekzemplaj komparoj: akvo > akva, "acqua > "idrico". Momente mi petas de li demandojn. Iu petis klarigojn pri la ĝenroj, la -n finaĵo; aliaj pri la verboj kaj do mi enkondukis pronomojn. Iom post iom mi plenigis la afiŝojn laŭ iliaj petoj, citante la latina, la franca, la angla kaj la germana kaj la rusa kiel oportune. Mi estas profunde konvinkita, ke etimologiaj klarigoj tre gravas, ĉar ili donas la ĝustan impreson pri grundeco de la esperanta lingvo, kaj samtempe batalante la antaŭjuĝoj pri artefariteco.

En malpli ol du horoj mi prezentis ĉiun parton de la gramatiko kiu utilas por ekkompreni la novelon, krom la korelativoj, kiuj mi klasifikas kiel specialaj vortoj, kaj la verbaj participoj (la konata afero ata/ita ne tiel gravas por komencantoj). La plej malfacila parto de la gramatiko estis la verbaj sufiksoj -ig kaj -iĝ, kiuj tre strangas por italoj. Mi klarigis, ke ili estas tre ĝermanaj sed tre esprimpovaj.

Kiel vi povas vidi en la fotaro, ili tre atentas ĉiam kaj supozeble ili amuziĝis. Mi proponis tre simplajn ludojn, kiel trovi la -e finaĵo de ĝiu vorto, aŭ proponi kunmetaĵoj similaj al tiuj trovitaj en la rakonto, kiel la serio "kolorbrilo, kolorludo, kolorriĉa" kaj simile.

Ili tre surpriziĉis pri mia donaco de la afiŝoj; jes ja, ili estas por vi. Ni paŭzis per ekstera pilka ludo, kaj reveninte enen, mi la&#tlegis poemon de Kalocsay el Izolo (1977:65), titole "Serenado":

Trilon de grilo
Sur kampo, en mallumo
De somernokto,
Akordoj akompanas
De fajna fojnparfumo.

La amo al naturo kaj al paco, la respektoj de homaj rajtoj ne nur laŭleĝe sed konkrete per lingva komunikado: jen la valoroj kiuj kunigas esperanto kun skoltismo. Tion mi kaj Michele diris, por fini la enkondukon.

Jen demandoj stariĝis. Kial ni ne lernas ĝin en lernejo? Kial neniu parolas pri esperanto ĝenerale? Ĉu estas aliaj skoltoj kiuj uzas esperanton? Kiel ni povas daŭi la lernadon? Kion signifas la verda stelo? La kutimaj demandoj, sed nekredeblas kiel ili precize trafas la realajn problemojn... Mi substrekis, ke la esperanta lingvo estas okazo por ili, ne ekskuzo por eviti studadon de aliaj lingvoj. Verda stelo kvinpintas por brakumi la mondon. Multaj havas malbonan opinion pri esperanto ĉar simple ili ne konas la faktojn. Pri lernado kaj kontakto kun skoltoj, mi menciis la retejon La Skolta Mondo kaj Esperanto.it kaj donacis la manlibron kaj vortaron de Bruno Migliorini, kiun ili povas libere kopii sen kopirajtaj ĝenoj.

Kaj nun?

Michele kaj mi atendas konkretan engaĝon. Espero kaj pacienco kondukas al potenco.

No comments: